Karl Vanselow

Aus AkiWiki

Wechseln zu: Navigation, Suche



Inhaltsverzeichnis

* 20. März 1877 † 28. Dez. 1959

Estas interesa sperto, kiun mi faris en mia longa esperanta praktiko. Ekzistas homoj, kiujn oni ne bezonas varbi aŭ konvinki pri nia afero. Ili estas kvazaj naskitaj esperantistoj. Al tiaj homoj apartenis mia kara amiko Karl Vanselow. „Vi ŝtelis al mi ok jarojn de mia vivo”, li riproĉis al mi kelkfoje. „Ĉar vi konis min dum ok jaroj kaj neniam parolis al mi pri Esperanto. Nur nun mi komencas mian veran vivon enpaŝante en Esperantujon”.

Tion diris Vanselow, kiam li estis 55-jara. Efektive mi konatiĝis kun li en Berlino, kiam mi kiel junulo vizitadis lian societan kaj literaturan klubon, kiun li fondis kaj gvidis dum multaj jaroj. Kiam mi hazarde iutage parolis pri Esperanto, li en la sama tago havigis al si lernolibron kaj studis ĝin dum la tuta nokto. Mi estis tute surprizita, kiam li alparolis min la sekvintan tagon en nia lingvo. Lia entuziasmo kreskis rapidege kvazaŭ lavango, la verda fajro ekbrulis je helega flamo, nova vivo-energio trafluis lian maljuniĝantan korpon.

Dum la lastaj jaroj ĉiam, kiam mi estadis en Berlino, mi vizitis lin. Sidante en lia hejmo, kiam li regalis min per kafo kaj kukoj, mi foliumis en liaj „kongresaj albumoj" kaj travivis kune kun li ĉiujn kongresojn, kiujn li regule partoprenadis. Centoj, miloj da subskriboj kaj fotoj de liaj geamikoj el la tuta mondo troviĝis en tiuj albumetoj. Li legis al mi siajn poemojn kaj kantojn, kiujn li verkis kaj eldonis en formo de broŝuretoj. Kaj — li revis pri vojaĝo al nia 44-a [UK] en Varsovio [en 1959]...

Tamen liaj fortoj de jaro al jaro malkreskis. Lia dekstra mano nervoze tremadis tiom, ke nur malfacile li povis skribi. Liaj multaj korespondantoj vane atendis respondon. Lia sanstato ne permesis al li veturi al Varsovio. Ni ĉiuj kiuj konis lin persone, rimarkis kun malĝojo, ke estingiĝas lia vivo-flamo. 82-jara li foriris el niaj vicoj.

Karl Vanselow estis poeto kaj verkisto de sia frua aĝo. Multajn volumojn de liaj germanlingvaj poemoj mi vidis en lia biblioteko, multajn jarkolektojn de l’ revuo „Die Schönheit”, kiun li eldonadis antaŭ la unua mondmilito. En la esperanta literaturo li okupas specialan lokon, tiu nia „verda trobadoro”. Liaj kantoj kaj poemoj eksonos ankoraŭ ofte inter ni esperantistoj kaj atestos pri liaj meritoj en nia literaturo. Ni ne forgesos vin, kara amiko!

JEAN FORGE [t.e. Jan Fethke en Pola Esperantisto de Mar. 1960:40:2, p. 10]



Karl Vanselow

Die Villa Johanna am Zernsee und der Verleger Karl Vanselow - 18.06.2013, 19.30h http://www.werder-havel.de/pdf/13/2013_veranstaltungen.pdf


La "Heimatverein Werder" invitis Roland Schnell malkasxi la >>>>> sekreton de la vilao kun la adreso "Am Zernsee 4", kie la posta >>>>> Esperanto-poeto Karl Vanselow vivis ekde 1910. >>>>>

La artikolo el "Werder Life" trovigxas cxi tie: http://www.ipernity.com/doc/porkido/18890207


Karl Vanselow – Wikipedia

>>> de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow‎ >>> Ludwig Karl Vanselow (* 20. März 1877 ... † 28. Dezember 1959 in Berlin)


Welt am sonntag zu karl vanselow

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Vanselowpruvo.jpg


Ludwig Karl Vanselow

(* 20. März 1877 in Schönlanke ... † 28. Dezember 1959 in Berlin https://de.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow_(Schriftsteller)



La 'verda trobadoro' ne plu estas inter ni.

La 28an de dec. 1959, post mallonga restado en malsanulejo li, 84jara, pace transdormis en alian mondon. Kaduka jam delonge, li vivis ĝis laste por Eo; spite sian malforton li vizitis E-ajn kunvenojn, kontenta nur, kiam li estis inter samideanoj. Multajn poemojn li verkis, kantis pri amo kaj paco. pri Verda Stelo kaj frateco. La tutmonda esperantistaro funebros kun ni. Esperanto-Ligo Berlin: Adolf Sproeck (prezidanto)

via vikipedio


=Karl Vanselow

(1877[<1915]-1959], === publicisto, eldonisto en sia orientgermana hejmregiono, poste posedanto de kinejoj en Berlino, estis poeto en la germana pri la naturo de siaj lokoj, diligenta kanzontradukisto, melodion oni sentas ankaŭ en la esperantaj originaloj. Pioniro de naturismo en Germanio, ekde 1904 eldonis Die Schönheit (La Beleco), organo de la nudista movado ĝis 1924, kaj eĉ pli frue fondis la gazeton Geschlecht und Gesellschaft (Sekso kaj Socio), kun la celo partopreni en la grandaj reformoj de nia epoko en la demandoj de sekso kaj socio. Post la dua mondmilito li abunde kontribuis al Heroldo de Esperanto kaj verkis lernolibron den versoj (1946) en 1952-1953 nomata “Nestoro“ kaj “Verdstela trobaroro“, li alvenos al publikigo de Nia lingvo Esperanto, ses kajeretoj kun ducent kvindek poemetoj, el kiuj kelkaj fort populariĝis in junularo.

via Minnaja/Silfer


Karl en informilo 7-2008

http://www.esperanto.berlin/informiloj/ik_g.php?ausgabe=i_7_2008


Ardesia-amikaro

>> Kio estas "Ardesia"? >> Tiel aŭdas ni demandi. >> Sciu do, ĝi estas nia >> Ideal-amika rondo >> Kun la tasko' plaĉe propagandi >> Esperanton tra la tuta mondo. >> >> Geaktoroj, gekantistoj, >> Oratoroj, komponistoj, >> Elektita artistaro >> Kunlaboras per sukcesa faro, >> Ke koncertoj kaj radio, >> Instruado kaj presaĵ-eldono >> Varbu por la verda familio. >> >> Nur la manko de sufiĉa mono >> Bedaŭrinde malebligas bride >> Plulabori multe pli rapide.

Meine Werkzeuge