Tibor Sekelj

Aus AkiWiki

Wechseln zu: Navigation, Suche

Inhaltsverzeichnis

Tibor Sekelj -- 1912-1988

Tibor Sekelj -- 1912-1988 -- Sonderausstellung im Schloss Herzberg - Vernissage am 29.09.2018 11.00 Uhr

Vor 30 Jahren am 20.09.1988 starb Tibor Sekelj: Esperantist, Forscher, Journalist, Schriftsteller, Weltreisender.

Von 1972-1976 war er Direktor des Stadtmuseums in Subotica. Tibor Sekelj war Mitarbeiter eines Wörterbuchs in 20 Sprachen über Museologie, das 1986 unter dem Titel Dictionarium Museologicum erschien.

Ebenso war Tibor Sekelj ein Unterstützer der internationalen Sprache Esperanto. Er gründete 10 Esperanto-Landesverbände und 40 lokale Gruppen in der ganzen Welt. Er hat 20 Romane in Esperanto geschrieben, die in viele Sprachen übersetzt wurden.

Er sammelte weltweit ethnologische Objekte wie Kappen, Masken, Frauenschmuck, Musikinstrumente und anderes. Viele der Ausstellungsstücke in Herzberg werden von seiner Ehefrau Erzsébet Sekelj beigesteuert.

.

Informationen zur Ausstellung:

Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo - www.herzberg.de http://www.herzberg.de/events/detail.php?menuid=12&topmenu=7&keepmenu=0&eventid=3251

.

Informationen zu Tibor Sekelj:

Tibor_Sekelj en vikipedio === https://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj



Tibor Sekelj -- "grandan memorekspozicion" ==

La 29an de septembro 2018 ni inaŭguros "grandan memorekspozicion" rilate Tibor Sekelj == en la specialaj ekspozicisalonoj de la Welf-kastelo Herzberg. Antaŭ 30 jaroj mortis la fama kaj sukcesa esperantisto, verkisto, ĵurnalisto.

Tibor Sekelj (hungardevena) estis mondvoĝanto, esploristo, verkisto. Li kolektis dum la multaj esplorvizitoj en disaj partoj de la mondo etnologajn specialaĵojn, kiel ĉapojn, maskojn, virinajn ornamaĵojn, muzikinstrumentojn, ktp. Dum la tuta vivo li estis aktiva kaj sukcesa Esperanto-propagandisto, ekz. li fondis 10 landajn Esperanto-asociojn kaj 40 lokajn grupojn en la plej diversaj partoj de la mondo. Li verkis 20 sukcesajn romanojn en Esperanto, kiujn oni tradukis al multaj naciaj lingvoj.

La plej grandan parton de la etnologiaj ekspozicimaterialoj kunportos sinjorino E. Sekelj (la vidvino) al Herzberg.

via esper-german



Exponate-aus-einem-bewegten-Leben

https://www.harzkurier.de/lokales/herzberg/article215459863/Exponate-aus-einem-bewegten-Leben.html ... 261118 ... incl. fine foto ... ganzer text nur für per abo.


Esperanto-Gesellschaft Südharz Grubenhagenstraße 6 37412 Herzberg am Harz Telefon: 05521 / 5983 E-Mail: esperanto-zentrum@web.de

Tibor Sekelj: Je kies nomo

(deutsch: In wessen Namen) ==

je kies nomo im volltext https://edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/anoncoj/je%20kies%20nomo.pdf

in ascii


Je kies nomo

Tibor Sekelj

El « Kolektanto de ĉielarkoj »


Reĝido sub arbo sidis

Longajn jarojn.

Subite li klare vidis

Darmon kaj karmon.

« Faru bonon. Regu modero.

Via reenkarniĝo pli fora, pli glora. »

Li deklaris je l’nomo del vero,

la sola vero sur tero.


Tra liaj vortoj la homoj sentis

La veron. Ili obeis.

Ili ne plu oferis. Sin ne turmentis,

feliĉaj ili vivis

je l’nomo de l’vero…

ne plu en mallumo drivis.


Barbulo grimpis monton

Dek literojn li ĉizis en ŝtonon.

Revene li proklamis je nomo dia :

« Ĉesu murdado plia,

ŝtelado ĉesu, ne plu kokru,

aliajn diojn ne adoru ! »




La homoj akceptis la diajn admonojn :

detruis idolojn, ne plu murdis homojn,

fidelis al siaj edzinoj senvorte,

ĝismorte.


El trogo leviĝis senhelpa infano

kun mano malforta, buŝo malmultvorta,

en la mondon li ekiris.

« Amu kiel vin mem, vian najbaron »,

je l’nomo de sia patro, dio, li diris

kaj « post vangofrapo montru la alian vangon.»


La homoj lin kredis, en amo lin sekvis

kaj montris la vangon eĉ sen antaŭa frapo.


Kamelgardisto vagadis tra dezertoj

Meditis longe, kolektis spertojn

Kaj eldiris leĝojn je dia nomo,

Kiujn devas ĉiu homo obei :

« morton al ĉiuj kiuj kuraĝas nei ! »

Kaj ekmoviĝis sankta milito

kun arda fervoro kaj obstina spito

por venki aŭ perei !




Ankaŭ mi grimpis monton kaj sub arbo sidis

kuŝis en trogo, perditajn gvidis,

meditis en dezerto pri akiritaj spertoj.


Kien ajn mi iras, mi diras :

« vivu en paco, ne plu militu.

Panon disdonu, ne plu ĵetu bombojn,

Bomboj kreas mizeron, dum dolĉas la pano !

Homoj… estu homoj ! »


Mi krias kaj petas, ĝisraŭke ripetas,

Senrezulte : ili plue bombojn ĵetas

Urbojn detruas, animojn skuas.

Por peco da pano skeletoj vicostaras

Kaj kie ĝi abundas, pano amaras.

…Ĉar finfine… je kies nomo mi krias

naivulo romantika ?


Eĉ mi mem ne scias !


28.12.1987




Tibor_Sekelj en vikipedio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Tibor_Sekelj


1972-1988: Direktoro de muzeo en Subotica


Laŭ invito, en 1972, li iĝis direktoro de Urba Muzeo en Subotica (Serbio – Vojvodino) kaj profesie gvidis la muzeon dum 4 jaroj. Jam en la malfrua vivaĝo en la 1970-aj jaroj li postdiplome studis muzeologion en Zagreba Universitato kaj doktoriĝis pri tio (en 1976) sed preskaŭ tuj poste forlasis sian postenon, ne havinte subtenon por siaj ideoj kaj projektoj. Li partoprenis en monda kongreso de etnografoj en Ĉikago en Usono kaj en Monda kongreso de muzeologoj en Kopenhago, kie li estis elektita estro de subkomitato de la Internacia Konsilio de Muzeoj, en kiu li faris aron da iniciatoj interalie pri novtipaj muzeoj kun dioramoj.

En 1985 Tibor konatiĝis kun Erzsébet Sekelj, bibliotekistino, naskita en 1958. Ŝi esperantiĝis en tiu sama jaro. Tibor kaj Erszébet kunvivis tri jarojn kaj geedziĝis en 1987 en Osijek. Ili kune vizitis tri UK-ojn. Erszébet partoprenis en redaktado de la vojvodina revuo VELO. Ili komune deziris kompili Esperanto-Serbokroatan vortaron, sed tion jam ili ne sukcesis fini.[11]

Ekde 1972 li vivis en Subotica ĝis sia morto la 20-an de septembro 1988. Li estis entombigita la 23-an de septembro en Bajsko groblje (Baja tombejo) en Subotica, kun la plej altaj honoroj flanke de urbo Subotica. Sur lia tombo, sub bronza bareliefo legeblas jena surskribaĵo en Esperanto:

...

“ TIBOR SEKELJ 1912-1988 VERKISTO, MONDVOJAĜANTO ” —Tombo en Subotica



Dictionarium Museologicum

Tibor Sekelj war Mitarbeiter eines Wörterbuchs in 20 Sprachen == über Museologie, das 1986 unter dem ... Titel Dictionarium Museologicum erschien.

via de-wikipedia ... siehe auch: https://searchworks.stanford.edu/view/1706602


Tibor Sekelj: The international language Esperanto

, common language for Africa, common language for the world Person/Institution Sekelj, Tibor, 1912-1988 [VerfasserIn] Weitere Beteiligte Wells, John C., 1939- [ÜbersetzerIn] Verantwort.angabe by Tibor Sekelj. [Transl. from the International Language by John Wells] Ort/Verlag Rotterdam : Universal Esperanto-Association Jahr/Datierung 1962 Umfang/Illustr./Format 11 S. Sprache Englisch Schlagwörter dokumento angla Esperanto Afriko informiloj anglalingvaj Beschreibung Aus d. Esp. übers. Signatur/Inv-Nr. etc. 708632-B ESP MAG 707761-B.2 ESP MAG Zitierlink http://data.onb.ac.at/rec/AC04215469


Tibor Sekelj: paco en 100 lingvoj

En 1985, li publikigis etan libron en cent lingvoj. Sur ĉiu paĝo aperas nur unu sola vorto: tiu, kiun li — li pasigis sian junecon en Balkanio — estimas la plej grava : Paco (en Esperanto: Paco estas prononcata "patso"). In: http://www.satesperanto.org/IMG/pdf/Jurnalismo-sen-limoj-1.pdf ... Seite 7

li=tibor sekelj http://wiki.aki-stuttgart.de/mediawiki/index.php/Tibor_Sekelj

Er gilt als der Esperanto-Autor, dessen Texte am häufigsten in andere Sprachen übersetzt wurden.


Artikel über tibor sekelj

http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2011/vizagoj-la-mondvojaganto-kiu-revenis/

Meine Werkzeuge