Ludoviko L. Zamenhof

Aus AkiWiki

Version vom 17. August 2016, 19:32 Uhr von Wiki (Diskussion | Beiträge)
(Unterschied) ← Nächstältere Version | Aktuelle Version (Unterschied) | Nächstjüngere Version → (Unterschied)
Wechseln zu: Navigation, Suche


Ludoviko L. Zamenhof (1859-1917)

Por esperantistoj la plej ĝojiga decido de la Ĝenerala Konferenco estas la envicigo de la 100-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter 53 datrevenoj kun kiuj Unesko estos "asociita" en la periodo 2016-2017. Propono pri tio estis farita de Pollando, kun subteno de Germanio kaj Slovakio. Temas pri plia rekono de Unesko al Zamenhof post tiu okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo, kiam li estis proklamita unu el la grandaj personecoj de la homaro. (Legu pli en Gazetaraj Komunikoj 588 de 2015-09-27) ... via UEA ... s.a. Esperanto


ĜENERALA KONFERENCO DE UNESKO FINIĜIS – ZAMENHOF OMAĜOTA

Post dusemajna laborado finiĝis en la asocia sidejo en Parizo la 38-a Ĝenerala Konferenco de Unesko. Esperantujo ĉi-jare aparte atentis pri la Ĝenerala Konferenco, ĉar staris sur la tagordo propono (subtenita de Germanio kaj Slovakio) envicigi la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (14-a de aprilo 2017) inter la 53 datrevenojn kun kiuj Unesko estos "asociita" en la periodo 2016-2017. La aprobo de ĉi-tiu propono signifas plian rekonon de Unesko al Zamenhof post la proklamo de Zamenhof kiel “unu el la plej grandaj personecoj de la homaro”. ... via tejo ... s.a. Esperanto


Mortis L.L. Zamenhof

En aĝo 58, “la 14-an de aprilo la stato de d-ro Z. rapide pliboniĝis; la koro komencis labori pli forte, kaj malaperis la signoj de ĝia akra nesufiĉeco. La kuracistoj havis esperon, ke venos pliboniĝo. Tiel pensis ankaŭ la mortinto la lastan tagon malgraŭ granda senfortiĝo. D-ro Ludoviko estis en tre bona humoro. Li eĉ rakontis al la ĉirkaŭantaro siajn anekdotajn sonĝojn kaj faris al si esperon, ke post longa interrompo li povos la alvenantan nokton pasigi oportune en sia lito ... Je la 5-a horo vizitis lin lia konstanta kuracisto kaj amiko d-ro K. kaj konstatis ĉe li efektivan pliboniĝon. Post duonhora amika interparolo, sentante sin iom laca, mia frato petis la permeson de d-ro K., iom ripozi sur divano.— Ĝi estis lia lasta memvola movo! Kiam lia edzino alproksimiĝis, por prepari al li oportunan kuŝejon, ŝi jam trovis sian edzon malviva!” (La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof)

Meine Werkzeuge