Alois Eder
Aus AkiWiki
Alois Eder
Alois Eder: Paroli pri paco apogas la pacon!
https://esperanto-bw.de/pages/posts/paroli-pri-paco-apogas-la-pacon-236.php
Paroli pri paco apogas la pacon! Vortokadroj stiras niajn pensojn aŭ al milito aŭ al paco (Prelego dum la Germana Esperanto-Kongreso 2017 en Freiburg) Kiu el vi en la salono volas pacon? – Ĉiu. Kiu el vi volas militon? – Neniu. Vidu, neniu el ni volas militon, ĉiu volas la pacon. Sed ne ĉiuj homoj volas la pacon, kiel ni. Ĉu vi ne kredas tion? – Se vi ne kredas, ke ekzistas homoj, kiuj ne volas pacon, mi demandas vin: Kial oni produktas armilojn? – Vi respondos: Por defendi nin. Vidu, nun ni jam estas ĉe nia temo. Ni estas viktimoj de trompo. Tiuj, kiuj volas ke okazu militoj, kaŝas siajn intencojn, ili ne parolas pri milito, sed pri defendo. Sed kial iuj homoj deziras militon? – por profito. La armilproduktado kaj la armilkomerco estas lukra, ĝi donas gigantan profiton. Ĉar armiloj estas multekostaj. Iliaj produktantoj gajnas multan monon. La armilindustrio lukras grandajn sumojn, kiujn pagas la viktimoj per sia vivo. Neniu milito povas okazi sen militpropagando. Vidu, en ĉi tiu salono estas neniu, kiu volas militon. Do vi povus pensi, ke la militpropagando ĉe ni ne havas iun ŝancon. – Sed la malo veras. Fakte la armilarlobio atingas sian celon. Ĉar ni ne rimarkas la trukon de la propagando. La lobio de la armarigo ja ne plumpe varbas por milito, sed nur por la „defendo“. Sed nun, kiam la fuĝintoj for de la milito atingis nian landon, ni ekmiris: Kial do ili fuĝas al ni? Kia estas la truko de la militpropagando, ke ni ne rimarkas ĝian celon, kvankam ni ne volas militojn? Kiamaniere ni lasas nin trompi? Por kompreni tiun trukon de la militpropagando, nuntempe ni povas uzi la ekkonojn de la moderna kognoscienco, kiu bazas sur la neŭrologio, respektive de la neŭrolingvistiko. Neŭrologio nomiĝas la scienco, kiu esploras la cerbon. La scienco, kiu esploras lingvojn, nomiĝas lingvistiko. La kombino de ambaŭ estas la neŭrolingvistiko. Kiamaniere tiuj esploroj helpas al ni kompreni la trukojn de la militpropagando? Mi klarigas tion je kvin paŝoj. Unue: Nuntempe eblas observi la cerbon dum ties aktivado, dum nia pensado. Neŭronoj nomiĝas la sinapsoj, kie ligiĝas la nervoj. Dum la sinapsoj aktivas, per la bildodona tekniko oni povas vidi lumon sur la bildo de la cerbo. Kiam mi diras ekzemple la vorton „konflikto“, la sciencisto vidas sur la bildodona ekrano, kie en la cerbo aperas lumado. Tiamaniere la esploristo povas vidi, kiuj vortoj en la cerbo estas ligitaj, formas signifokombinon. Due: Estas konata fakto, ke muskolo ofte uzata kreskas. Inverse muskolo, kiu neniam estas uzata, ŝrumpas, ĝis ĝi fine malaperos. Ĉiu muskolo estas reprezentata en nia cerbo. Per muskoloj ni ekzemple kuras. Kaj per vortoj ni pensas. Ankaŭ ĉiuj vortoj estas reprezentataj en nia cerbo. Je vortoj okazas la sama en nia cerbo kiel je muskoloj: la spaco por prezenti muskolon per sinapsoj en la cerbo kreskas per ekzercado kaj ŝrumpas per neekzercado. Trie: Kiel jam dirite, vortoj ekzistas en nia cerbo ne izolite, sed en kunteksto, do ligite kun aliaj vortoj. La neŭrologia lingvistiko parolas pri signifokadro de vorto (ankaŭ nomataj framo, angle „frame“). Se vi ekzemple aŭdas aŭ diras la vorton „floro“, vi pensas ankaŭ pri koloroj, pri odoroj, eble pri la somero, aŭ pri festoj, pri ĝojo kaj tiel plu. La simpla eldiro de vorto vekas en mi miajn spertojn kolektitajn dum mia vivo rilate al tiu ĉi vorto. Ĉe universitata profesoro okazas tio same kiel ĉe bazlernejano. Ni ĉiuj ne povas eskapi tiun efikon de la signifokadro. Eĉ se mi diras: Ne pensu pri floro vi pensos pri floro. Ĉu vi ne kredas? Tiam ni eksperimentu: Mi diras: Ne pensu nun pri bunta elefanto! - Kio okazis? Vi pensis pri bunta elefanto! La vorteton ne la cerbo neglektas. Kvare: Tiu signifokadro de vorto, kvazaŭ ĉirkaŭaĵo aŭ pejzaĝo de la koncerna vorto, inkludas parencajn aŭ ligitajn vortsignifojn. Kaj aliajn vortojn, kies signifo ne estas ligita aŭ parenca, la signifokadro ekskludas. Ene de tiu signifokadro estas signife parencaj, ligitaj vortoj kaj ekster tiu signifokadro estas vortoj, kies signifo ne rilatas al la koncerna vortsignifo. Ekster la signifokadro de la vorto floro ekzemple estas vortoj kiel neĝo aŭ polvo aŭ malhelo kaj tiel plu. Kvine: Kiel dirite, el la signifokadro ni ne kapablas eskapi. Se mi uzas falsajn vortojn, tiuj estas vortoj kun ne intencitaj signifokadroj, mi elvokas falsajn, ne intencitajn pensojn. Por preni alian ekzemplon: Se ni parolas pri „impostfuĝado“, ni neeviteble pensas pri kompatinda fuĝanto, kiun persekutas iu malamiko. En la signifokadro de la vorto impostfuĝado la ŝtato estas malbona, ĉar ĝi „persekutas“, kaj la monkaŝanto estas kompatinda, ĉar li aŭ ŝi devas „fuĝi“. Inkludita en la vortokadro „fuĝanto“ estas la signifo „kompatinda“. Ekskludite estas, ke la imposto estas necesa por la funkciado de la ŝtato. Imposto estas kontribuo de ĉiuj monhavantaj ŝtatmembroj por komune financi la necesajn servojn de la ŝtato por la bonfarto de la membroj. La ŝtato meritas empation, la monkaŝanto riproĉon, ne inverse, kiel sugestas la falsa vorto. La monkaŝanto estas „imposttrompulo“ aŭ „impostŝtelanto“. Vortoj gvidas niajn pensojn. Per vortoj ni pensas. Nun ni revenas al la vortoj „paco“ kaj „milito“. Kiun el la du vortoj ni pli ofte uzas? – Bedaŭrinde la vorton milito aŭ vortojn el ĝia signifokadro. Do ne malkaŝe, sed kaŝeni ofte parolas pri milito per la vortoj „teroro“, „teroristoj“, „minacado“, „defendi“, „sekureco“ kaj tiel plu. La ministerio, kiu okupiĝas pri militaj kaj armeaj aferoj oni iam nomis militministerio. Hodiaŭ ne plu. Kial? Ĉar ni ne volas militon. Oni nomas nun la saman ministerion „defendministerio“. Sed se ni parolas pri defendministerio la efiko de la signifokadro tamen vekas en nia cerbo bildojn de milito. Kial? Ĉar defendo apartenas al la signifokadro de atako. Sen atako ja ne necesus defendo. La ofta ripeto de la vorto teroristoj pligrandigas en nia cerbo la reprezentadon de la signifokadro „danĝero“, kvankam ni vivas en unu el la plej sekuraj landoj de la mondo. Tiuj, kiuj volas, ke ni multe pli da mono elspezu por armiloj, devas daŭre paroli pri teroristoj kaj danĝero. En niaj cerboj la spaco por militrilataj signifokadroj estas superproporcie granda. Nia kapo pleniĝas de pensoj pri „danĝero“. La rilato al la realo perdiĝas. La armilproduktantoj ĝojas. Nun aperas la demando: Ĉu entute eblas pensi nian mondon sen la kategorio „malamikoj“? Kiam la Sovetunio kolapsis, Miĥail Gorbaĉof parolis pri la neceso konstrui komunan eŭropan domon. Tio estas bildo en la signifokadro de paco. Gorbaĉof havis vizion pri paca Eŭropo. Estis armeanoj, kiuj puĉis kontraŭ Gorbaĉof, ĉar ili ne eltenis pensi pri paca mondo. Kaj estis la NATO, okcidenta „defend“pakto, kiu male al sia promeso ŝovis la limon de la teritorio de sia pakto ĝis la „dompordo“ de Rusio. Ni povus en niaj politikaj konversacioj pli pace paroli pri nia mondo kaj niaj kunloĝantoj sur la Tero, ol ni kutimas. Ni povus uzi pacajn metaforojn anstataŭ militajn. Kunloĝantoj, najbaroj, kunhomoj, partneroj anstataŭ fremduloj, malamikoj, rivaloj. Najbareco ekzemple estas vorto, kies signifokadro estas pacrilata. Pri kio ni daŭre parolas, tio kreskas en nia cerbo kvazaŭ al giganta superdimensia „muskolo“, tiel ke ni fine ne plu povas normale iri. Senmetafore dirite: Ni parolas tiom multe en termoj de milito, danĝero kaj defendo, ĝis kiam ni ne plu povas pensi pri paco. Kiel eskapi la trompojn de la “cerbolavado“ per la militemaj informinundoj? Ni povas lerni „brosi ĉiujn mesaĝojn kontraŭ la felo“, por uzi germanan parolturnon. Lerni kritikajn demandojn. Kiujn kritikajn demandojn? Ekzemple: - Al kiu utilas ĉi tiu informo? - Kiujn aliajn informojn ĉi tiu mesaĝo prisilentas? - Kiujn sentimentojn ĉi tiu mesaĝo nutras kaj por kiu celo? Juĝisto en juĝejo obeas al la regulo: Aŭskultu ankaŭ la alian flankon. Komence la interreto promesis senliman aliron al la informoj de la mondo. Sed ekde la jaro 2008 ĉiu el ni en gugloserĉado ricevas alian respondon. Al la sama demando la serĉmaŝinoj selektas tiujn respondojn, kiuj kongruas al la interesoj de la serĉanto. La serĉmaŝino konas ties interesojn per ties ĝistiamaj demandoj, ties adreson, ties aĝon, ties aĉetkutimojn, ties politikajn opiniojn kak tiel plu. Ni havas la tendencon, vivi en la propra „filtroveziko“, tio signifas, ke mi ricevas nur tujn mesaĝojn, kiuj plaĉas al mi. Por liberigi min el tiu danĝero, helpas, se mi serĉas la informojn de amaskomunikiloj malsamideanaj. Se iu parolas aŭ skribas kontraŭ miaj konvinkoj, mi povas serĉi informojn pri la fono de tiu opinio. Ni nun scias, ke per vortoj ni estas manipuleblaj. Ni ankaŭ scias, ke kontaŭproduktive estas ripeti la vortojn de la malsamopinianoj. Ĉar per la ripetado ni kontraŭvole nur pligrandigas la reprezentadon de tiuj vortoj kaj pensoj en la cerboj, kiujn ni ne volas pligrandigi. La vorteton „ne“ nia cerbo simple neglektas. Ni povas pligrandigi la spacon en nia cerbo por pacaj vortoj kaj pensoj. Pri kio ni parolas, tion ni apogas. Ni povas apogi la pacon per pacaj paroloj. Mi finas per teksto el la literaturo de la juda saĝotradicio: Gardu viajn pensojn, ĉar ili fariĝos vortoj. Gardu viajn vortojn, ĉar ili fariĝos faroj. Gardu viajn farojn, ĉar ili fariĝos kutimoj. Gardu viajn kutimojn, ĉar ili fariĝos via karaktero. Gardu vian karakteron, ĉar ĝi fariĝos via sorto. Nia sorto estu la paco tutmonda. Ni gardu la vortojn, kiujn ni uzas. Alois Eder, 2.6.2017 |
Wortschilder führen unsere Gedanken oder zu Krieg oder Frieden (Vortrag während des Deutschen Esperanto Kongresses 2017 in Freiburg) Wer von Ihnen im Raum will Frieden? - Alles. Wer von euch will Krieg? - Niemand. Seht, keiner von uns will Krieg, jeder will Frieden. Aber nicht jeder will Frieden wie wir. Glaubst du das nicht? - Wenn Sie nicht glauben, dass es Menschen gibt, die keinen Frieden wollen, frage ich Sie: Warum werden Waffen hergestellt? - Sie werden antworten: um uns zu verteidigen. Seht ihr, jetzt sind wir schon bei unserem Thema. Wir sind Opfer der Täuschung. Diejenigen, die Kriege wollen, um ihre Absichten zu verbergen, reden nicht über Krieg, sondern über Verteidigung. Aber warum wollen manche Leute Krieg? - für Profit. Die militärische Produktion und der Waffenhandel sind lukrativ, es gibt einen riesigen Gewinn. Weil Waffen teuer sind. Ihre Produzenten verdienen viel Geld. Die Militärindustrie hat viel Geld von den Opfern mit ihrem Leben bezahlt. Kein Krieg kann ohne Kriegsanstrengungen entstehen. Seht, in diesem Raum ist niemand, der Krieg will. Man könnte also denken, dass der Krieg mit uns keine Chance hat. - Aber das Gegenteil wird. Tatsächlich erreicht das Armillalobio sein Ziel. Weil wir den Trick der Propaganda nicht bemerken. Die Lobby des Armarigo schließt nicht zum Krieg ein, sondern nur zur "Verteidigung". Aber jetzt, als die Flüchtlinge in unser Land flohen, waren wir erstaunt: Warum fliehen sie zu uns? Was ist die Kriegsanstrengung, dass wir ihren Zweck nicht bemerken, obwohl wir keine Kriege wollen? Wie lassen wir uns betrügen? Um diese Aufgabe der Kriegsanstrengung zu verstehen, können wir gegenwärtig das Wissen der modernen, auf Neurologie basierenden Cognoscience als Ergebnis der Neutralisationstheorie verwenden. Neurologie heißt die Wissenschaft, die das Gehirn erforscht. Die Wissenschaft, die Sprachen erforscht, wird Linguistik genannt. Die Kombination von beiden ist die Neutralisierung. Wie helfen uns diese Untersuchungen, die Kampagnen der Kriegsanstrengungen zu verstehen? Ich erkläre das in fünf Schritten. Erstens: Im Moment ist es möglich, das Gehirn während seiner Aktivierung während unseres Denkens zu beobachten. Neuronen werden die Synaps genannt, wo die Nerven gebunden sind. Während die Synaps aktiv sind, kann das Bild des Gehirns mittels der imaginativen Technik gesehen werden. Wenn ich zum Beispiel das Wort "Konflikt" sage, sieht der Wissenschaftler auf dem Bildsymbol, wo das Gehirn zu leuchten scheint. Auf diese Weise kann der Forscher sehen, mit welchen Wörtern im Gehirn eine mittlere Bombe verbunden ist. Zweitens: Es ist eine bekannte Tatsache, dass Muskeln oft zum Wachsen verwendet werden. Umgekehrter Muskel, der nie benutzt wird, schüttelt auf, bis er schließlich verschwindet. Jeder Muskel ist in unserem Gehirn vertreten. Mit Muskeln laufen wir zum Beispiel. Und durch Worte denken wir. Auch alle Wörter sind in unserem Gehirn vertreten. Das Gleiche in unserem Gehirn ist wie Muskeln: Der Raum, Muskeln mit Synaps im Gehirn zu präsentieren, wächst durch Übung und Kratzer durch Nicht-Übung. Trie: Wie gesagt wurde, existieren Wörter in unserem Gehirn nicht isoliert, sondern im Kontext, also mit anderen Worten verbunden. Die neurologische Linguistik spricht von einem Wortsignieren (auch Frame genannt, ein Winkel "frame"). Wenn Sie zum Beispiel das Wort "Blume" hören oder sagen, denken Sie auch an Farben, Gerüche, vielleicht an Sommer oder an Feste, an Freude und so weiter. Die einfache Redewendung weckt meine Erfahrungen, die ich in meinem Leben in Bezug auf dieses Wort gemacht habe. Das geschieht sowohl beim Universitätsprofessor als auch bei einer Grundschule. Wir alle können uns dieser Wirkung der Bedeutung nicht entziehen. Selbst wenn ich sage: Denk nicht an eine Blume, du wirst an eine Blume denken. Glaubst du nicht? Dann lass uns experimentieren: Ich sage: Denk jetzt nicht an einen bunten Elefanten! - Was ist passiert? Du hast an einen bunten Elefanten gedacht! Das Wort ist nicht das vernachlässigte Gehirn. Kvare: Diese Bedeutung eines Wortes, als ob die Umgebung oder die Landschaften des Wortes verwandte oder verknüpfte Wortzeichen enthalten. Und andere Wörter, deren Bedeutung nicht verknüpft oder verwandt ist, schließen die Bedeutung nicht aus. Innerhalb dieser Bedeutung gibt es signifikant verwandte Wörter, die mit und außerhalb dieser Bedeutung verbunden sind, sind Wörter, deren Bedeutung nicht mit dem Wort Signatur zusammenhängt. Außerhalb der Bedeutung des Wortes Blume gibt es zum Beispiel Wörter wie Schnee oder Staub oder Dunkelheit und so weiter. Fünftens: Wie gesagt, können wir der Bedeutung des Spiels nicht entkommen. Wenn ich falsche Worte verwende, sind dies Wörter ohne beabsichtigte Bedeutungen, ich rufe falsche, nicht beabsichtigte Gedanken aus. Um ein anderes Beispiel zu nehmen: Wenn wir von "Imposting" sprechen, denken wir unweigerlich an einen armen Flüchtling, den ein Feind verfolgt. Bei der Unterzeichnung des Wortauferlegens ist der Staat schlecht, weil er "verfolgt" und das Geld schlecht ist, weil er oder sie "fliehen" muss. Im Wort "Flug" ist die Bedeutung "schlecht" enthalten. Es ist ausgeschlossen, dass die Rate für das Funktionieren des Staates notwendig ist. Die Steuer ist ein Beitrag aller Mitgliedstaaten, die gemeinsam die notwendigen Dienstleistungen des Staates zugunsten der Mitglieder finanzieren. Der Staat verdient eine Empathie, die monetäre Ablehnung, nicht umgekehrt, wie die falsche v
|